Saltu al enhavo

Robledo de Corpes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robledo de Corpes
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Komarko Montaro de Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19243
Demografio
Loĝantaro 45  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 7′ N, 2° 57′ U (mapo)41.118055555556-2.9491666666667Koordinatoj: 41° 7′ N, 2° 57′ U (mapo) [+]
Alto 1 146 m [+]
Areo 41 km² (4 100 ha) [+]
Robledo de Corpes (Kastilio-Manĉo)
Robledo de Corpes (Kastilio-Manĉo)
DEC
Situo de Robledo de Corpes
Robledo de Corpes (Hispanio)
Robledo de Corpes (Hispanio)
DEC
Situo de Robledo de Corpes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Robledo de Corpes [+]
vdr

Robledo de Corpes ("kverkejo de C.") estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 45 loĝantoj sur areo de 41 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1,1 loĝantoj/km². En tiu loko la Cantar de Mio Cid situigas la ofendon de Corpes, kiam la filinoj de Rodrigo Díaz de Vivar Cido, nome Elvira kaj Sol, estis abandonitaj de la infantoj de Carrión kiel murdoklopodo.

Robledo de Corpes situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1146 m super marnivelo; je 74 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 41°07′05″N 2°56′57″Ok. Najbaras la municipoj Atienza, La Miñosa, La Bodera, Angón, Pálmaces de Jadraque, Congostrina, Hiendelaencina, Villares de Jadraque kaj Gascueña de Bornova.

La municipa teritorio limas kun Angón, Atienza, La Bodera, Congostrina, Gascueña de Bornova, Hiendelaencina, La Miñosa, Pálmaces de Jadraque kaj Villares de Jadraque

Nordokcidente: Gascueña de Bornova Norde: Atienza Nordoriente: La Miñosa
Okcidente: Villares de Jadraque e Hiendelaencina Oriente: La Bodera
Sudokcidente: Congostrina Sude: Pálmaces de Jadraque Sudoriente: Angón
Ĝenerala vidaĵo.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el iama pinto de 559 loĝantoj en 1910 al 51 en 2016, tio estis oni perdis pli ol 500 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Robledo de Corpes, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Robledo de Corpes kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 45 en 2023.

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]